Tien ĉi mi decidis meti la dosieron kun e-subtitoloj al la filmo-fabelo "Magia lampo de Aladdino". La tradukon faris duope Jelena Koval kaj mi jam antaŭ longe...
Jen la informo pri la filmo:
MAGIA LAMPO DE ALADDINO
La filmo-fabelo «Aladdino» estas tre amata en Rusio.
La filmon kun plezuro spektas kaj infanoj kaj plenkreskuloj pro ĝia humureco
kaj bonega aktorludo.
En magia lampo loĝas ĝino, kiu povas plenumi dezirojn de la posedanto.
Malluma magiisto provas uzi Aladdinon por ricevi la lampon.
Sed certe la bono venkas!
Dauxro de la film-dosiero (1:18:43)
-----------------------
Tradukintoj al Esperanto:
Jelena Koval (Monedido),
Maksim Griŝin (Gardi)
Provleginto:
Pavel Moĵaev (Mevo)
[600x382]