В рамках ежегодного Google Summer of Code крупнейший в мире интернет-поисковик, вероятнее всего, предложит стипендию для развития интернет-переводчика Apertium, где в трёх из 22 языковых пар присутствует эсперанто (перевод с испанского, каталанского и английского). Студент, который победит в конкурсе, должен будет в течение трёх месяцев работать над развитием проекта - скорее всего, речь пойдёт о создании языковой пары итальянский/эсперанто либо французский/эсперанто. В качестве вознаграждения он получит 5 000 долларов + бесценный опыт работы с крупнейшей интернет-компанией, который бесспорно украсит любое резюме. Заявки принимаются до конца марта.
Sxanco por stipendio por evoluigi novajn auxtomatajn Esperanto-tradukilojn
La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas auxtomatajn tradukilojn el kaj al Esperanto, i.a. tiuj de http://traduku.net/ estos plej versxajne elektata kiel projekto gxuanta stipendion de la t.n. Kodig-Somero de Guglo (angle: Google Summer of Code).
La Kodig-Somero de Guglo estas iniciato de la sercxilo Google komencigxinta en 2005 por instigi la evoluigon de liberaj programoj (t.e. sepage uzeblaj de cxiuj kaj kun travidebla programkodo, reuzebla kaj modifebla de kiu ajn).
Temas pri stipendioj por studentoj (cxi-jare 5000 US$), kiuj dum tri monatoj laboru kun elektita projekto. Gxis nun gxi kunigis preskaux 3400 studentojn kun pli ol 200 projektoj (legu: http://socghop.appspot.com/ kaj http://dejo.dk/gsoc/google-summer-of-code-2010/view?set_language=eo )
La antauxviditaj projektoj en Apertium apartenas al du kategorioj: cxefe programadaj aux cxefe lingvistikaj.
En la lingvistikaj oni aldonas novajn lingvoparojn al la tradukplatfomo. (Malfermitan liston de projektoj eblas legi en la angla cxe http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code )
Nuntempe ekzistas en Apertium 22 tradukiloj inter lingvoparoj konsiderataj "stabilaj" kaj pliajn en diversaj gradoj de evoluigo. El tiuj 22, tri havas Esperanton kiel unu el la du traduklingvoj: la tradukiloj el la kataluna, la hispana kaj la angla (cxi-lasta ankaux en la inversa direkto). Ankoraux ne atingis "stabilan" nivelon tradukilo el la franca al Esperanto. (Listoj de lingvoparoj estas konsulteblaj cxe http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page kaj cxe http://wiki.apertium.org/wiki/Incubator ).
En la programadaj oni evoluigas kaj plibonigas la platformon Apertium aux adaptas gxin por diverscela uzado (ekz. kiel oni faris por faciligi gxian uzadon por traduki Vikipediajn artikolojn: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ ).
Ni esperas ke studento kreu unu lingvoparon kun Esperanto, samtempe ricevante prestigxan, nemalgrandan stipendion de Google. La alia lingvo povas principe esti kiu ajn de la jam ekzistantaj lingvoj de Apertium (vidu la la listojn en la cxi-supraj retadresoj), sed projekto franca-esperanto aux itala-esperanto havus la plej grandan sxancon de sukceso.
Konoj pri Linukso aux simila UNIX-bazita sistemo (ekz. Mac), XML, gxenerala programado kaj lingvistiko/gramatiko estas granda avantagxo.
Esperantaj studentoj kun intereso kaj laboremo ne maltrafu la okazon kaj rapide (plej malfrue je la fino de marto) anoncu sin !
Tiucele bonvolu aligxi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de Apertium cxe http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo kaj ankaux nepre al al la tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj cxe http://wiki.apertium.org/wiki/Contact En la babilejo irc.freenode.net #apertium ni pretas respondi al demandoj (la babilnomoj de la cxefaj Esperanto-evoluigantoj estas 'jacobEo' kaj 'hector').
Apertium Esperanto
http://www.apertium.org/?lang=eo
http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page
- Jacob Nordfalk -