[250x277]
Ниже Вы можете прочитать (если владеете эсперанто, разумеется :) письмо известного эсперантиста
Анатолия Гончарова опубликованного в почтовой рассылке российских эсепарнатистов.
Sube vi povas tralegi tre intersigan lereron de Anatolo Gonĉarov kun lia opinio pri tio, kiel necesas efektive propagandi la lingvon anstataŭ banalaj kaj multfoje uzitaj neefektivaj kaj ne trafaj metodoj...
> Sed mi scivolemas, kion okazus se vi/iu aperigu informon pri E-o en
> 100-mila-jxurnalo ne unu foje, sed cxiutage dum kelkaj monatoj ?
>
> Valentin
Anatolo respondas:
Valentin, se chiutage aperos informoj pri esperanto abstraktaj, kiujn ne eblas palpi (kion donos esperanto se vi lernos ghin; petoj pri enkonduko de e-to en lernejoj; ke esperanto estas facila lingvo; propono enkonduki e-on en iun fakon, ktp, ktp...) la homoj simple alkutrimighos (kiuj legos, kiuj ne) same kiel oni alkutimighas al chiutagaj informoj pri akcidentoj, politiko ktp. Krome similaj informoj aspektas reklamo kaj oni pagu.
Se chiutage aperos informoj pri konkreta uzigho de e-to:
- grupo de diverslingvaj samfakuloj intrekonsente uzis esperanton en sia kunlaboro dum .... jaroj, jen estas kiaj rezultoj;
- recenzo pri iu e-traduko de alilingva verko, ne ankorau tradukita al konkreta nacia lingvo;
- okazis internacia e-arangho en iu lando kaj jhurnalisto intervjuas plurajn pri la impresoj...
- sciencisto-lingvisto analizis la parolan lingvajhon de e-denaskuloj jen kiaj interesaj rezultoj....
- lingvisto analizis tradukojn de ekz "Aventuroj de la brava soldato Shvejk ..." el la cheha en esperanton kaj en alia(j)n lingvo(j)n jen kiaj rezultoj (cetere mi nur partete analizis tradukojn al e-to kaj la rusa kaj tiu recenzo en "LG" elvokis plurajn reehojn, kiu el la retanoj interesighas mi sendos la elektronikan version)
- intervjuo al pluraj uzintaj la pasportan servon ....
Chu daurigi, amiko Valentin, ja eblas daurigi senfine. Kaj similaj informoj (sen vokoj LEEEERNU ESPERANTON!)ne aspektu reklamo, ilin ja verkas jhurnalistoj mem, do esp-istoj ne devas pagi.
Jen tiuj informoj kune, ech pluraj po aparte pri la KONKRETAJ palpeblaj rezultoj jam elvokos intereson al esperanto mem, kaj deziron lerni ghin. Sed antau ol tiu chiutaga lavango da per-esperantaj informoj la movado devas jam havi pretan sistemon de e-klerigo kun programoj kaj respektivaj instruantoj tra chiuj shtupoj, sed ni havas nur por la unua shtupo - komencantoj kaj ne pli!!!
Krome por tiu lavango da informoj chiu esp-isto devas jam ion fari, ion entgrepreni sole au grupe.
Do, anstatau alvoki senchese "lernu e-on, lernu e-on", "uzu en fakoj, uzu en fakoj" oni faru ion jam konkretan sen alvokoj, kompreneble estas formika longdaura laboro. Se esperantistoj anstatau apelacii al la mondo kaj rezolucii senchese tra cent jaroj jam okupighus pri konkretajhoj, ni jam havus tiudirekte multon. Sed`la rezultojn havas nur la beletruloj kaj ne pli.....
Por organizi la suprediriton bezonatas iu nova internacvia e-organizajho, UEA jam delonge ne kapablas, kaj ne volas ....
Mi iom esperas al la E-Civito, kiam ghi stabilighos kaj solidighos... Cetere kiam iu el ni ekokupighos en la lumo de la supredirito, komence nepre aperos kritikantoj, nekomprenantoj. Same kiel tiuj dume multas chirkau la E-Civito.