• Авторизация


Одесса и Заменгоф 26-04-2007 17:58 к комментариям - к полной версии - понравилось!


[361x380]
Набрёл на упоминание о памятнике Заменгофу в Одессе в таком контексте:
...(чего хотя бы стоит один бюст жившего и работавшего в одном из таких дворов изобретателя языка Эсперанто)...

Это ЗДЕСЬ. Там кстати, много фотографий и рассказ о поездке...

Так вот, про сам памятник. Это достаточно известная достопримечательность среди эсперантистов и, очень похоже, уже давно не только их, но и обычных одесситов.
Мне уже джажды раньше попадались упоминания о нём в очень похожем контексте.
В одном блоге даже было написано, что Заменгоф создал эсперанто именно в этом дворе, потому и памятник стоит :)
В другом, рассказали, что памятник им показывал обычный экскурсовод (!) который специально во экскурсии по городу привел группу в этот двор. Он тоже сообщил гостям "достоверную" историю о создателе всемирного языка, который тут жил :)
Памятник Заменгофу установлен во дворе дома на улице Дерибасовской, так что экскурсий там ходит немало, вероятно...

На фотографии участники Одесского молодежного эсперанто-клуба Verdaĵo ухаживают за памятником в один из Ago-tagoj.

Так вот, насколько я знаю, Заменгоф, не только не жил, но, возможно, и никогда не был в Одессе. Тем более, в том самом дворе.
В нем жил скульптор-эспрантист Николай Васильевич Блажков, который в начале 60-х годов прошлого века поставил памятник у себя под окнами, так как не было шансов поставить его на какой-нибудь из одесских площадей или улиц, как того хотелось бы самому Николаю Васильевичу. Как и сегодня, тогда далеко не все разделили его уверенность в такой необходимости :)

Кроме того, я слышал, что с памятником этим связана ещё такая забавная легенда:
У бдительных властей, мол, появились какие-то нехорошие вопросы по этому памятнику. Сохранили его от сноса только благодаря остроумной штуке, выдуманной для особо бдительных граждан, что это памятник дедушке скульптора, которого тот очень любил :) Против дедушки, мол, никто возражать не стал...

PS Буду благодарен за дополнительную или более достоверную :) информацию о том, приезжал ли хоть раз вообще Заменгоф в Одессу и про самого скульптора и означенную выше легенду.

Вот нашел достаточно развернутый рассказ про Лазаря Марковича Заменгофа и сам памятник: http://alex-anisimov.livejournal.com/48851.html?view=648915#t648915
Советую почитать.
Здесь версия конфликта властей со скульптором тоже дается в такой интерпретации:
Скульптор Николай Блажков поставил "заменгофовский статуй" во дворе дома, в котором проживал, уверив власти, что это — памятник его отцу… Власти, не увидев крамолы, согласились с тем, что "статуй отца жильца дома товарища Блажкова" не мешает уличному движению и не является… легковоспламеняющимся. С тем и отстали.

PS Загляние сюда, любители хороших фотографий ЗДЕСЬ можно посмотреть много замечательных фотографий Одессы и её жителей! Совершить как-бы экскурсию по городу. Очень рекомендую.

PPS В комментариях можете найти интереснейшую статью (на эсперанто) о Блажкове, присланную мне из Одессы Татьяной Аудерской. Из неё можно узнать о интересной и непростой жизни Николая Васильевича. Он прошел и войну, и фашитский плен и заключение в советские лагеря, но сохранил до своей кончины любовь к людям. Много работал, занимался с детьми, учил их скульптуре и ... любимому языку эсперанто.
вверх^ к полной версии понравилось! в evernote
Комментарии (4):
Maksimo 02-05-2007-12:44 удалить
Я из любопытства написал Татьяне Аудерской, известной одесской эсперантистке. Вот что она мне сообщила письмом:
Mi supozas, ke Z ne vizitis Odeson; nu, eble li navigis iam de gxi al iu havena kongresurbo... Aux vizitis, dum li laboris kiel kuracisto en Hersono; sed neniun informon mi scias.
...
Sed mi scias ja, ke kun nia monumento en Odessa estas kunligitaj multaj legendoj:-))

Для не владеющих эсперанто могу пояснить, что Татьяна Викторовна ответила, что не располагает какими-то ни было сведениями о том, посещал ли Заменгоф когда-либо Одессу. Хотя, предполагает, что есть вероятность, что он был в городе когда-нибудь проездом. Например, когда работал короткое время в Херсоне...
kuzjka3 05-05-2007-19:15 удалить
Интересно, а в Москве есть какие-нибудь памятники, связанные с эсперанто?
А какие-нибудь клубы, где собираются эсперантисты, и можно просто поговорить на языке?
Maksimo 07-05-2007-15:40 удалить
Исходное сообщение kuzjka3
Интересно, а в Москве есть какие-нибудь памятники, связанные с эсперанто?
А какие-нибудь клубы, где собираются эсперантисты, и можно просто поговорить на языке?

Памятников нет, похоже.
А клубов есть :)
Один собирается в этом году раз в месяц (недалеко от метро Войковская http://www.comail.ru/~samiko/tolstoj/index.htm ). Я там бываю достаточно часто.
Второй -- молодежный. Адрес клуба в сети: www.moskvo.ru Там много разных встреч разделенных тематически. встречаются на квартирах б.ч. у участников клуба. Один раз я был на KoRo (Konversacia rondo) -- мне понравилось. При возможности, ещё схожу.

кроме того, мне удается пообщаться на эсперанто "в живую" когда ко мне в гости на работу кто-то из эсперантистов заходит. Случается такое. Не очень часто, но я всегда рад.
Maksimo 28-05-2007-16:03 удалить
Saluton, Maksim!
Jen kion mi trovis. Fakte, estas ne tiom pri la monumento, kiom pri N. V. Blajxkov - sed mi certas, ke tiu informo estas ecx pli rara.
Interalie, cxu vi legis iam taglibron de Marino Curnis, itala mondvojagxanto? Pasintsomere li vizitis Odeson, kaj kelkaj gazetoj skribis pri li.
Vi povus kontroli en lia ttt-ejo; sxajne, tie estas kopioj de artikoloj pri li. Se mi ne eraras, en "Argumenty i fakty" de 1 de julio 2006 estis
granda artikolo pri la monumento, kunlige kun la vizito de Marino. Tie estas fotoj de la mon. kaj de N. V. Blajxkov. Sed temas pri ukrainia eldono
de la gazeto.
LIBERA ARTISTO
(pri Nikolaj Vasiljeviĉ Blaĵkov)

La 20-an de majo, 1898, do, 105 jarojn antaŭe, naskiĝis Nikolaj Vasiljeviĉ Blaĵkov; skulptisto, pedagogo, esperantisto.
Tiun homon memoras multaj. La monumento al L. Zamenhof, kreita de li, longe restis la sola sur la teritorio de Sovetunio. Ĝi staras ĝis nun en tipe odesa korteto sur la strato Deribasovskaja, la ĉefa strato de nia urbo.
Multaj esperantistoj scias pri ĝi; Hugo Rollinger notis ĝin en sia libro “Monumente pri Esperanto’, kaj sufiĉe ofte ni renkontas apud ĝi samideanojn. Al Odeso ofte venadas gastoj, kaj ĉiam, dun kvar ĉiujaraj renkontiĝoj, kiujn organizas nia junulara klubo “Verdaĵo”, aŭ dum privataj kaj okazaj vizitoj, ni kune omaĝas la Majstron apud lia monumento.
En 1998 en Odessa okazis SAT-Kongreso; tiam nia junulara klubo renovigis la monumenton, deskrapante de ĝi kelkdekjarajn tavolojn da farbo kaj koto. Ni purigis ĝin ĝis la betona bazo; kaj tute hazarde nian laboron tie filmis germana televido.

La filmon oni vidis, krom Germanio, ankaŭ en Pollando kaj Francio; kaj en 2002 nia klubo mem kreis filmon pri Odessa, kie honora loko estas disponigita al nia fama monumento.
Sed kiu kreis ĝin? Sur la piedestalo de la busto estas skribite: “Kreinto de Esperanto”. Sed kion ni scias pri la kreinto de la monumento mem?

Starante antaŭ nia Kontraŭspiona Armea Departamento (SMERŜ) en 1945, tiu persono al la demando pri socia stato fiere respondis: “Libera artisto!”.
Jes, la tutan sian vivon li estis libera. Libera anime. Kaj tiun liberon, liberemon li scipovis transdoni al siaj lernantoj, al tiu junularo, infanaro, kiu ĉiam apudis lin. Libereco estis lia natura stato, kaj ni simple enspiris tiun aeron de libero, kaj tiel edukiĝis. Mi estis lia lernantino.

Nikolaj Vasiljeviĉ Blaĵkov naskiĝis la 20-an de majo, 1898 en Odessa. Lia patro estis ŝtabs-kapitano de artilerio. En 1917 Nikolao fnis gimnazian kurson; la revolucio malebligis al la filo de oficiro plian lernadon, kaj li devis serĉi sian lokon en la vivo. Li eklaboris en popola muzeo... kiel gardisto. Tia estis lia unua proksima kontakto kun la arto. Poste li ekmastris la profesion de skulpta modlisto en porcelana fabriko, kaj daŭrigis lernadon de skulpta arto en la fama Stroganov lernejo. Inter liaj instruistoj estis I. Ŝadr; la samkursano estis renoma sovetia skulptisto Evgenij Vuĉetiĉ.
Sed Blaĵkov ne iĝis oficiala bolŝevista adepto. Kiel ĉiu digna homo, li ekde juneco ekhavis siajn proprajn ideojn kaj pensojn, kaj lian liberon de konscienco neniam venkis iu perforto.
En 1920 li konatiĝis kun doktrino de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj, kiu kongruis kun lia pensmaniero, kaj dum la tuta vivo sekvis ĝiajn principojn. Dum juĝenketado en 1945 li diris: “ Mi estas kontraŭ plenpova ŝtata potenco kaj ajna perforto: arestoj, prizonoj, trudlaboroj; mi estas kontraŭ militservo, mi estas por suvereneco de popoloj, internacia kulturo kaj internacia lingvo Esperanto. Mi estas kontraŭ ajna politika partio”.
Ne hazarde oni diras, ke bravulon eĉ la morto timas. Se homo havas sufiĉe da digno kaj honoro por ne cedi sian vivpozicion, dum la cirkonstancoj insiste logas lin al malnobleco, - do tiu homo ofte povas pluvivi noble, kun estimo de ĉirkaŭantoj kaj estimante sin mem. Sed adaptiĝemaj kaj singardaj homoj, eĉ se ili ŝanĝas opiniojn konforme al ĉiu politikŝanĝo, povas eble vivi prospere, sed neniam ili ĝuas la plej altan el homaj sentoj – la senton de estimo. Kaj profunde de la koro ankaŭ la senton de memestimo, mi certas.
Sekvante siajn principojn, Blaĵkov ne partoprenis la Civilan militon en RSFSR: li forkuris de mobilizo al Blanka Armeo, sed militservon en la Ruĝa Armeo li evitis oficiale: la juĝejo permesis al li anstataŭigi ĝin per instruista laboro en vilaĝo.
En 20-30-aj jaroj, post fino de studado en Stroganovka, N. V. Blaĵkov partoprenas artajn ekspoziciojn kiel skulptisto. En tiuj jaroj komenciĝis ankaŭ lia lernado de Esperanto, kiu ĝis la lasta momento estis, samgrave kiel skulptoarto, la ĉefa afero de lia vivo.
Tiam li vivis en Moskvo, hais aktivan korespondadon kun diverslandaj esperantistoj: el Hispanio, Germanio, Urugvajo... Reprezalioj de 1937 ial ne tuŝis lin; kaj en junio de 1941 li estis mobilizita al Ruĝa Armeo por defendi nian Patrujon de faŝistoj. Principoj de neperforto de Tolstoj ne malhelpis al li partopreni en tiu justa batalo. Tamen, li ne mortigis homojn. Nikolaj Vasiljeviĉ servis kiel topografisto en la stabo de la 9-a popolarmea diviziono je la nomo de S. M. Kirov.
La 12-an de oktobro 1941 la staban aŭton pribombis germanoj; la elvivintaj stabanoj sin kaŝis en arbaro, sed estis kaptitaj de germanaj soldatoj. Komenciĝis suferoj de Blaĵkov en koncentrejoj por militkaptitoj.
En tiuj nestoj de perforto, la adepto de neperfortaj ideoj agis siamaniere. Li provis kontraŭstari per arto al milita frenezo. En 1942 li verkas poemon, en kiu memorigas al germanoj, ke ilia nacio donis al la mondo humaniston Goete, kaj alvokas al paco.
En koncentrejo Blaĵkov organizis ceramikan metiejon, kie instruis modladon al la militkaptitoj, savante ilin tiamaniere de pezega trudlaboro. El argilo, el ligno li faris portretojn de samsortanoj; foje li ĉizis el ligno statueton de Madono por germana oficiro, kiu repagis per peco da lardo, dividita inter la tuta loĝantaro de barako.
Pri la ceramikisto kaj skulptisto el koncentrejo eksciis posedanto de ceramikejo, pentristo Vitold Braĵĝis el litova urbo Alitus, kie troviĝis la koncentrejo. Li petis la estraron lasi 5 plej bonajn skulptistojn labori en lia metiejo.
Ĝis la fino de sia vivo memoris N. V. tiun litovon, kiu ebligis al li spiri relative libere en tiu terura tempo. La pentristo ne nur laborigis lin, sed ankaŭ satigis lian spiritan soifon, montrinte la albumojn pri moderna okcidenta arto, tiam malpermesitajn en Sovetunio. Inter ili plej impresis Blaĵkovon verkoj de germana skulptisto Arno Breker. Ili similis al ĉefverkoj de antikva skulptoarto. Kaj sovetia militkaptito skribas leteron al profesoro de Berlina Ŝtata Skulptejo, petante permeson labori apud li. Ĉu fantastike? Jes; sed ne por tiuj, kiuj konas la ideojn de pacifismo kaj egaleco de ĉiuj nacioj. Evidentiĝis, ke oni povas ne nur interne flegi la ideojn, sed ankaŭ vivi laŭ ili.
Kaj la okazo mem ne estas tiom stranga. Rememoru ni profesoron Timofeev-Ressovskij, kiu eĉ dum la milito daŭrigis siajn esplorojn en germana urbeto Buh apud Berlino.
Arno Breker respondis al Blaĵkov, kaj konsilis peti la estraron de la koncentrejo lasi lin studi en Berlino. Sed la estraro, male, priatentis Blaĵkov, kaj post juĝesploro transigis lin al koncentrejo en Kaunas, kie estis pli severaj kondiĉoj. Tie Blaĵkov restis ĝis majo 1944, kiam li denove provis saviĝi el militkaptejo. En ruslingva germana gazeto li legis anoncon de sia fratino, kiu dum la Civila milito elmigris el Rusio kun la edzo-oficiro, sed nun serĉas perditajn parencojn. Blaĵkov petis ŝin apelacii pri lia liberigo; sed anstataŭe lin arestis gestapo. Tio okais la 20-an de majo 194, ĝuste en lia naskiĝtago. Unu monaton li pasigis en gestapaj karceroj, kaj fine de junio estis sendita al la organizaĵo “VENETA”, fondita por “kultura priservo de orientlandaj laboristoj”. Ĝi troviĝis en kastelo Jablonovo, kie estis kolektitaj kleruloj kaj artistoj el okupitaj regionoj de USSR. Tie N. V. devis ĉizi el ligno kapojn por pupoj, destinitaj por infanoj de “ostarbajten”, kaptitaj popolanoj, kiuj sklave laboris ĉe germanaj mastroj.
Kiam al Jablonovo venis Soveta Armeo, N. Blaĵkov mem venis al soveta militkomendanto de la urbo. La kontraŭspiona armea departamento prienketis lin. Liaj literaturaj verkoj, portretoj, desegnaĵoj altiris la atenton... kaj rezulte aperis la akuzo pri “perfido de patrujo” (art. 58-1 “a” de la Kriminala kodekso de RSFSR). En juĝkunsido de milita tribunalo, kiu okazis sen atestantoj, sen advokato kaj prokuroro, la juĝato Blaĵkov respondis al demandoj de la Tribunalo (laŭ la arkiva juĝesplora dosiero N 24607, la Fonduso de ĉesigitaj dosieroj, la Arkivo de SBU en Odesa provinco). Jen la citaĵo:
“Mi ne opinias la sovetan ŝtatordon ideala. Forestas libero de vortoj, libero de preso. Dum mia militkaptiteco mi parolis kun multaj kaptituloj, kaj eksciis, ke nombro da ili estis tute senkiale enprizonigitaj en Sovetunio. Mi ne opinias ideala ankaŭ germanan ŝtatordon. Mi opinias ideala tian ordon, kie forestas prizonoj, perforto, militoj”. Kun tiu absoluta sincero povas paroli nur spirite libera homo antaŭ mortkondamno.
Sed oni ne kondamnis lin al morto, ĉar en 1945 en sovetaj laborkoncentrejoj terure mankis laborforto. Aŭ denove pro tiu mistika kialo, kiun mi jam menciis – ke digno kaj sekvo al noblaj principoj fortimigas eĉ la morton? Aŭ simple perfortuloj embarasiĝas, kiam ili kontaktas personon, kiu agas tute sendepende, neŝablone, nekutime kaj nekompreneble por ili?
Blaĵkov estis kondamnita al 10 jaroj en laborkoncentrejo plus postajn 5 jarojn de civila senrajtigo. Li estis ekzilita en Magadano, “la poluso de malvarmo kaj krueleco de arkipelago GULAG”.
La 1-an de junio 1952 li estis liberigita, kaj en 1955 amnestiita kun nuligo de la juĝverdikto. Jam en 1956 li partoprenas regionan artan ekspozicion en Magadan, lasinte por la urbo sian verkon – buston de Dmitrij Ivanoviĉ Mendeleev, siberiano laŭ la deveno.
En 1957 N. V. Blaĵkov revenis al sia naskiĝurbo Odessa. Li ne rajtis loĝi en Moskvo kaj aliuj ĉefurboj; kaj krome en Odessa loĝis virino, kun kiu li konatiĝis dum ekzilo: Lidia Lvovna Svetĉenko. Ŝi estis kondamnita al 8 jaroj de laborkoncentrejo nur pro ti, ke ŝi verkis religiajn rakontojn, kiuj publikiĝis sur paĝoj de “Kristana heroldo” kaj “Infana folieto”, du periodaĵoj, eldonitaj en Odessa dun ĝia militokupacio. Lidia Lvovna iĝis edzino kaj fidela samideanino de Nikolaj Vasiljeviĉ Blaĵkov. Sub lia influo ŝi eklernis Esperanton, kaj eĉ instruis ĝin al infanoj.
Kaj N. V. eklaboris en Odesa Palaco de Junpioniroj kiel gvidanto de skulpta rondeto por infanoj. Lia “aŭditorio” aĝis 6-8 jarojn; sed inter liaj lernantoj troviĝas la plej elstaraj skulptistoj de nuna Odessa
Sed li mem ne iĝis elstara skulptisto de Odessa. La reganta reĝimo ne lasis al li eblecon partopreni artajn ekspoziciojn. La buston de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj, la anima inspiranto de Blaĵkov, oni ne permesis starigi sur la koncerna placo, kaj neniu scias, kie la busto estas nun. Bareliefo de juna Maksim Gorkij, situita en la parko sub Primorskij bulvardo, en iu nokto malaperis senspure. Nikolaj Vasiljeviĉ komencis krei la skulptaĵon de Lenin, sed la “Arta komisiono” malpermesis ĝin, ĉar ankaŭ al tiu temo Nik. Vas. volis aliri ne laŭ la oficiala maniero. Li figuris Lenin sidanta sur la ŝtupo kaj notanta interesan prelegon, kiel estas priskribite en iuj memuaroj. Li volis montri homon, sed ne partigvidanton. Sed ĝuste tio elvokis oponon de regantuloj, kaj ili malpermesis eĉ montri al iu la skulptaĵon; des pli, ke sur la piedestalo estis skribite en Esperanto: ANTAŬEN! La ekzilo nenion instruis al Blaĵkov; li restis la sama persono, fidela al siaj ideoj, se sur la statuo de Lenin li ĉizis Esperantan subskribon, kaj atendis, ke oni tion ekspozicios en tiama Sovetunio!
“Por animo” li laboris por Esperanto: faris bareliefojn de Zamenhof, de komponisto Taneev, kiu estis esperantisto, de Sergej Grigorjeviĉ Rublov, fama tradukisto kaj Esperanto-aganto, ano de Akademio de Esperanto, kaj kelkaj aliuj. Parto de tiuj rondaj bareliefoj perdiĝis; parto troviĝas en odesa klubo “Blanka akacio”.
Sed vera ĉefverko lia estis la busto de Ludoviko Zamenhof, kiu longe estis la sola monumento al Zamenhof sur la teritorio de Sovetunio. Ĝi estas konata en multaj landoj, eniris la libron de Hugo Rollinger “Monumente pri Esperanto”.

Jen ĝia historio.
En 1961 en Odeson venis granda delegacio de esperantistoj el Varna, nia ĝemelurbo en Bulgario. La delegacio donacis al odesaj esperantistoj broditan standardon kun la subskribo: “Al esperantistoj de Odessa en signo de frata amikeco. 1961.”. La standardon gardis Aleksej Iljiĉ Verŝinin, ankoraŭ unu legenda figuro de Odesa Esperanto-movado, ĝia ĉefa motoro en tiu tempo. Nun la standardon konservas la sama “Blanka akacio”.
Sed tiam, por reciproki la gastojn, odesanoj decidis donaci al ili la buston de Zamenhof! Sekvajare la busto estis preta. Kaj ekde nun komenciĝas legendoj. Mi scias ĝuste, ke estis faritaj 2 monumentoj. Unu restis en Odessa, kaj estis metita en la korto de la domo N 3 en Deribasovskaja strato, kie loĝis tiam Nikolaj Vasiljeviĉ Blaĵkov. Kaj pri la sorto de aliu estas du historioj. Unu el ili temas, ke oni ne permesis sendi la monumenton translimen, kaj ĝi “perdiĝis” en labirintoj de doganejo aŭ de KŜS. Laŭ la dua legendo, la monumento bonorde atingis Bulgarion, kaj longe staris tie meze de la placo – aŭ de Esperanto, aŭ de Zamenhof. Kiam en 1984 estis inaŭgurita Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica, en Rodopi-montaro, la monumento estis translokigita tien, kaj ornamis la placon antaŭ la Kursejo. Sed post la “revolucio de 90-aj jaroj” bulgaroj malfunkciigis la kursejon, kaj la monumento malaperis.
Kiam mi estis en Varna, mi insiste demandis malnovajn esperantistojn pri la sorto de la monumento; sed neniu sciis ion. Laŭ svagaj rememoroj, iu monumento kuŝaĉis en ies kelo; sed ĉu estis tiu de Blaĵkov aŭ iu alia – neniu scias. En Bulgario estis, eble, la plej multnombra E-movado en la mondo; sed post malapero de la ŝtata mona subteno tiu movado krevis, kaj en restintaj kluboj oni pli okupiĝas pri komercumado, ol pri Esperanto, al mi ŝajnas.
Kaj se temi pri Nikolaj Vasiljeviĉ, do ĝuste komerca inklino estis tute fremda al li. En la Palaco de junpioniroj, kie li laboris, oni tre bone memoras lin, pro lia eksterordinara bonkoreco, nobleco, estimo al ĉiuj, inkluzive infanoj. Sed neniu memoris pri Esperanto-rondeto, kiun li gvidis! Kiam mi venis al la Palaco por kolekti iujn materialojn por artikolo pri Nik. Vas., do eĉ en dokumentoj estis neniu mencio pri Esperanto-rondeto! Se mi mem ne lernus tie dun 6 jaroj, mi vere povus kredi, ke tiu rondeto ne ekzistis. Kaj finfine iu maljuna instruistino ekmemoris: “Ho jes, li gvidis ion. Venadis al li infanoj, kun kiuj li parolis en iu lingvo. Sed oficiale li gvidis en la Palaco nur la rondeton de skulptoarto. Tamen, ĉar li disponis pri propra ateliero, do li instruis tie Esperanton al infanoj senpage, propravole kaj neoficiale”.
Jes, dum la tuta vivo li agis propravole kaj neoficiale. Li instruis Esperanton; li instruis skulptoarton. Sed por ni ĉiuj li estis Instruisto de la Vivo. Li estis bonkora kaj saĝa persono; al li oni povis veni kun siaj demandoj, rakonti pri malĝojo aŭ feliĉo, ekscii novaĵojn el la arto aŭ el Esperanto-movado; aŭ simple sidi, kontemplante la laboron de la Majstro, kiam li kreis proprajn skulptaĵojn. Homo de eksterordinara anima riĉeco, li ĉion dividis kun infanoj; en siaj 70 jaroj li parolis kun ni kiel kun egalaj al si; kaj tio estas tre grava por adoleskanto, junulo, kiu nur komencas la vivon. Ni, timidaj, memnecertaj, nur en la rondeto de Nik. Vas. ekkredis, ke en la mondo, krom perforto, agresivo kaj kruda forto, ekzistas ankaŭ Kreado, Bono, Beleco, - kaj tio vere savis nin.
Lia rondeto – tio estis "loko, kien oni povas veni", kiel diris Dostojevskij. Ja ĉiu homo devas havi "la lokon, kien oni povas veni". Sed precipe tio bezonatas al tiu, kiu estas soleca, ĉar "laŭ la sango ne estas la lup'" ("Не волк … по крови своей" – О. Мандельштам). En la lupa mondo infanojn oni devas eduki ne kiel lupojn, kaj ne kiel predojn por lupoj, humilajn ŝafojn. Oni devas doni al ili fortojn esti aliaj, kaj al la forto de krueleco kontraŭmeti la forton de bono. Tiun grandegan forton de bono kaj bonkoreco bone sciis Nik. Vas.; kaj li dividis ĝin kun ni. Li bone sciis, ke nur la bono estas eterna, kaj senmorta estas nur tiu, kiu kreas kaj donas.
En lia entombigo kaj rememora kunmanĝo neniu tristis. Estintaj lernantoj de li ridis, kantis… Kiam ni priatentis tion, ni enpensiĝis … - kaj subite komprenis: ja Nikolaj Vasiljeviĉ ne mortis! Kiel li povus morti, se li estas en ĉiu el ni? Ni estas junaj, ni multas; kaj al ĉiu li donis ion, kio restis por ĉiam: profesion, scion, memcertecon, malfermis la mondon de arto, de kreado, la vastan mondon de Esperanto kun ĝia grandega humanista ideo de unueco de homaro kaj samrajteco de ĉiuj popoloj. La "Interna ideo" de Esperanto restas unu el la plej noblaj ideoj, iam kreitaj de homaro. Ĝi malfermas por ni la mondon, jam pretan por ni. Tie oni atendas nin. En la libro de Nabokov, nur en la momento antaŭ morto la protagonisto C. "ekvidis multajn homojn, similajn al li". Tio vere estas tre alta spirita komunumo, kiun ne ĉiu povas eniri. Veran egalrajtecon ne ĉiu povas elteni. La plimulto agnoskas nur perforton aŭ nur humilecon, kaj egaleco estas netolerebla por ili. Sed Esperanto temas pri egaleco en la plej alta senco de la vorto.
Atentinde, ke neniam kaj neniel li menciis religion. Lia influo estis neperforta, dum ajna religio estas perforto en si mem; kaj mi certas, ke li estis profunde nereligiema persono. Ideoj de frateco, de interkomprenemo estas pli altaj kaj humanistaj, ol totalitarismaj ideoj de "potenca Dio" kaj "Dia timo". Ili ja apartenas al noosfero, al nova, pli alta ŝtupo de monda evoluo, kiu iam sekvos nian mondon, kaj de kiu Esperanto estas nur frua hirundo, anticipa manifestacio, malgranda insulo en nigraj ondoj de la nuno.
Nikolaj Vasiljeviĉ estis homo de estonto. Ankaŭ tial li ne mortis. Li vivas en siaj lernantoj. Mi diris, ke li instruis nin. Nu, pli gravas, ke li simple vivis kaj laboris apud ni.
Ĉiu homo bezonas komence de sia vivo Instruiston (de majusklo), kiu helpos al li trovi sian vivovojon. Kaj mi ĝojas, ke mia Instruisto en la vivo estis NIKOLAJ VASILJEVIĈ BLAĴKOV.


Комментарии (4): вверх^

Вы сейчас не можете прокомментировать это сообщение.

Дневник Одесса и Заменгоф | Maksimo - Дневник Maksimo | Лента друзей Maksimo / Полная версия Добавить в друзья Страницы: раньше»