Se vi ne tre ocupatas, do, bonvolu, respondi demandon - kion bonan donis al vi lernado kaj sekva scioj de Esperanto. Krom komunikiĝadon en interreto.
Estas interesa demando :)
Sed por respondi necesas multe skribi aŭ paroli.
Estus pli facile rakonti pri tiu temo parole sed ne skribe
Ĉiufoje, kiam mi devas respondi al tiu ĉi demando mi devas fari tion kvazaŭ unuafoje.
Iam mi decidas pruvi unuavice al mi mem, ke Esperanto por mi estas ne simpla hobio sed ion pli grava.
Sed, honeste dirante, iam mi preferas diri ke tio nur hobio :)
La dueco.
La superskribitaĵo estis anstataŭ antaŭparolo...
Kiam mi komencis lerni Esperanton mi volis nur provi: ĉu mi povas ellerni/finlerni fremdan lingvon.
Do okazis unua bono por mi, kiam evidentiĝis ke tio ne nur eblas sed estis ne tiel malfacila kiel al mi ŝajnis antaŭe.
Due, mi konatiĝis kun la ideo internacia lingvo, kiu estis tre miriga por mi. (Ne, certe mi jam sciis pli la celo de la Esperanto, mi ne komprenis ties grandecon, pardonu pro la pompaj vortoj)
La ideo eniĝis min nerimarkite kaj mi estiĝis la flama adepto de la justa kaj bela decido de la lingva problemo, kiu staris kaj staras antaŭ homaro. Do, mi povas diri, ke scio mem pri la solvo estis kaj estas granda bono, kiun mi akceptis kaj akceptas.
Trie: mi konatiĝis kun interesegaj por mi libroj, publikaĵoj, homoj...
Kune kun la dua bono, tio iom ŝanĝis min mem. Mi estiĝis pli spirita :), klera kaj, eblas eĉ diri, ke pli interesa homo. Mi ekvidis ion novan en la ĉirkaŭaĵo... La mondo estiĝis subite pli sentebla ol antaŭe. Mia vivo pleniĝis per multaj interesaj okupoj, mi anstataŭigis la tempon plenigitan iam per tempmortigantaĵoj per interesaj aŭ/kaj utilaj aferoj.
Kvare: ek de nun mi komprenas KIEL pli facile lerni fremdajn lingvojn!
Mi tiom multe perdis la tempon pro sensistemaj, stultaj, provoj ellerni la germanan! Dum tiu tempo mi povus finlerni ĝin ĝis interesa al mi mem nivelo kaj eĉ ellerni ankaŭ iun alian lingvon!
Kiel mi bedaŭras, ke ne eklernis Esperanton tiam, kiam mi unuafoje eksciis pri ĝi! Aŭ eĉ kelkajn jarojn antaŭe ol tio okazis reale...
Lernante Esperanton mi eksciis multon ankaŭ pri la gepatra lingvo! Mi eĉ malpliigis la kvantegon de gramatikaj eraroj, kiu akompanis min ĉiam, ek de la adoleskaĝo... Miaj notoj en lernejo kontraŭ lernverkoj estis ofte tiaj: "kvin" pro la enhavo kaj "du" (eĉ "unu" unufoje) -- pro la gramatiko! Kaj nun mi facile vidas parolpartojn, konas kelkajn :) gramatikajn terminojn, konas historion de multaj elfremdaj vortoj en la rusa... kaj multon alian.
Kvine: mi estas nun bozonata al homoj, mi povas nun helpi al aliuloj, kiuj deziras konatiĝi kun la lingvo, ekzemple. Mi ĉiam estis helpema. Do pro tiu bezonateco mi estas nun iomete pli feliĉa ol antaŭe.
Sese: mi estas plenigita per diversaj kreaj ideoj. Ĉagrenis min nur manko da ordo en mia vivo. Mi ne scipovas eluzi pli uite la liberajn temp-er-ojn. Antaŭ miaj okuloj iam aperas homoj kiuj eluzas la tempon multe pli efike ol mi! Sed mi, verŝajne tro pigra aŭ/kaj spontana por metodika laboro...
Kiom da ideoj mi havis/as sed ne povas efektivigi pro tio!
Sed tiuj la nemultaj plenumitaj -- tre plezurigas. Mi opinias, ke homoj agemaj kaj ion finfarintaj estas multe pli feliĉaj ol neniofarantoj...
Mi povus daŭrigi
Ĉu tio bezonas?