[450x302]
http://www.polskieradio.pl/polonia/onas.asp?tId=76
Редакция вещания Польского Радио на Эсперанто регулярно выпускает программы на этом международном языке с 4 апреля 1959-го года.
А вообще, передачи на эсперанто с этого радио выходят начиная с 1928 (!)
Например, в 1933 году вышло 27 программ на языке эсперанто, а в 1938 году Польское радио можно было слышать за год аж 988 часов.
В редакции (на фотографии) работают замечательные журналисты-эсперантисты: Milada Szwedo, Michał Wyszogrodzki, Wojciech Usakiewicz, Anna Limont, Barbara Pietrzak (руководитель Редакции), Gabriela Kosiarska, Jerzy Uśpieński, Ewa Krach и Andrzej Pettyn.
Esperanto-Redakcio elsendas regule la programon en la Internacia Lingvo ekde la 4-a de aprilo de la 1959-a jaro. La esperantlingvaj prelegoj en Pola Radio komencis aŭdiĝadi sporade jam en la 1928 jaro – ekzemple en la 1933 jaro temis pri 27 esperantlingvaj programoj, sed en la 1938-a Pola Radio aŭdigis jam por siaj eksterlandaj aŭskultantoj 988 elsendohorojn. Ekde la komenco de sia ekzisto la Redakcio tenas viglan kontakton kun siaj aŭskultantoj. Ekde de la uzo de interreto signife vastiĝis la rondoj de la aŭskultantoj de Pola Radio en la tuta mondo, kiuj estas neatingeblaj per la nuna lingvooferto de Radio Polonia. En la Redakcio laboras kaj kunlaboras kun ĝi la videbliĝantaj surfote spertoplenaj, sed ankaŭ spertiĝantaj junaj ĵurnalistoj: Milada Szwedo, Michał Wyszogrodzki, Wojciech Usakiewicz, Anna Limont, Barbara Pietrzak (Estro de la Redakcio), Gabriela Kosiarska, Jerzy Uśpieński, krome Ewa Krach kaj Andrzej Pettyn. Nia celo estas ĉiutage vaste informi pri Pollando, prezenti ĝian evoluon kaj atingaĵojn, peri informojn pri politikaj, sociaj kaj kulturaj eventoj en Pollando. Krome en niaj programoj apartan lokon ni dediĉas al la vivo de la esperantistaj medioj en Pollando kaj la mondo, al la problemoj de la demokrata lingvokomunikado en la epoko de tutmondiĝo kaj vastiĝanta Eŭropa Unio.