C понедельника по 1-му каналу начинается показ 3-х серийного фильма "Казароза" по одноименному роману Юзефовича.
С момента интервью данного писателем в Костроме
http://www.e-novosti.info/blog/15.01.2005/1
Фильм ужался на одну серию :(
Вот что пишет Garik Kokolia:
La 20-an la unua televidkanalo "Pervij kanal" komencos montri la 3-serian filmon "Kazaroza". La filmo, farita laux la samtitola romano de L.Juzefovicx, rakontas pri la 1920-aj jaroj. Cxefaj eventoj en la filmo estas ligitaj kun E-klubo, kie okazas murdo de fama kantistino Kazaroza. En la filmo sonos E-paroloj kaj E-kanto (minimume unu); dum la filmado la televidistoj ofte konsultis esperantistojn pri koncernaj aferoj. Krom la filmo mem estis preparita ankaux t.n. "filmo pri filmo", por kiu estis filmitaj V.Arolovicx kaj G.Kokolija kun diversaj klarigoj kaj rakontoj pri la lingvo kaj movado. La "filmo pri filmo" versxajne estos montrata post la fino de cxefa filmo (tio klarigxos dum proksimaj 2 tagoj, kiam aperos detala programo por sekva semajno).
La anonco pri la filmo troveblas cxe la ttt-ejo de la unua kanalo http://www.1tv.ru
А вот уточнение:
... la ttt-ejo de "Pervij kanal" dauxre asertas, ke la premiero de "Kazaroza" okazos merkrede, laux la programoj gxi startos lunde. Do, la tri serioj de la filmo estos montrataj lunde (21.30), marde (21.25) kaj merkrede (21.25).
La "filmo pri filmo", en kiu partoprenis mi kaj Viktoro Arolovicx, versxajne estos montrata iom poste aux oni nur inkludos gxin en la DVD-version.
Cxar la filmo konsistos el nur tri serioj (anstataux planitaj kvar), mi supozas, ke en la definitivan version eniris malplimultaj priesperantaj
epizodoj, ol estis filmitaj (bedauxrinde).
Всё равно интересно, что там останется от эсперанто. Боюсь, что только рожки да ножки. Но посмотреть всё одно будет интересно.
[240x180]