• Авторизация


LOdE рассылает письмо из 1893 года :) 15-12-2005 20:03 к комментариям - к полной версии - понравилось!


[ru]: Для неэсперантоязычных: журналисты журнала "Волна эсперанто" разослали сегодня подписчикам (и мне тоже) найденное ими обращение Заменгофа (инициатора эсперанто) к подписчикам тогдашнего журнала на "Эсперанто", который он помогал издавать, с призывом продлить подписку на следующий год вовремя.
Такие "рекламные " приемы отлично срабатывают, наверное, только у эсперантистов :) на которых упоминание имени мастера действует эффективно.
[eo]:
Hodiaux, je la Zamenhofa Tago ni aperigas tekston el la novembra numero de la "Esperantisto" por 1892 (pagxo 163), kiun Zamenhof verkis, kiam la lingvo estis nur kvinjara. Ankaux ni volas ke vi "reabonu la gazeton kiel eble plej frue" kaj "volu alporti al nia gazeto kiel eble plej multe da novaj abonantoj". Do, anstatauxigu "1893" per "2006" kaj sekvu la alvokon de Ludoviko.
[La Ondo de Esperanto]
NI PETAS REABONI
Baldaux komencigxos nova jaro. Ni petas, ke niaj karaj legantoj ne forgesu pri tio cxi kaj renovigu frutempe la abonon de nia gazeto por la jaro 1893. La abonon por la venonta jaro ni jam nun akceptas, kaj ni petas la amikojn de nia afero rapidi kun la abonoj, por eviti malordon kaj por ke ni sciu, kiaj estas niaj fortoj por la venonta jaro. La tro malfrua abonado de multaj amikoj en la nun finigxanta jaro estis kauxzo de diversaj maloportunajxoj por ni kaj por la abonantoj. En la komenco restis la ekzempleroj de la administracio, gxi dissendis ilin senpage, kaj poste oni ne povis kontentigi la novajn abonantojn.
Ni ripetas, kion ni jam kelkajn fojojn diris, ke nia gazeto estas la plej grava objekto en nia afero kaj de la bonstato de nia gazeto dependas la bonstato kaj progresado de nia afero.
Ni tial ripete rekomendas nian gazeton al la memoro de niaj amikoj. Ni petas, ke ili mem reabonu la gazeton kiel eble plej frue kaj ke ili volu alporti al nia gazeto kiel eble plej multe da novaj abonantoj. Multaj homoj, precipe en afero nova, nenion faras el propra iniciativo; tial aboni por iu nian gazeton estas ordinare la plej bona rimedo, por alligi lin fortike al nia afero.
Ludoviko Zamenhof

"La Ondo de Esperanto" en Ruslando estas abonebla kontraux 340 rubloj cxe Галина Романовна Горецкая posxte (236039, Калининград, аб. ящик 1248), banke (petu informojn pri la banka konto), kaj elektronike ("Яндекс.Деньги", счёт 4100138523456).
вверх^ к полной версии понравилось! в evernote


Вы сейчас не можете прокомментировать это сообщение.

Дневник LOdE рассылает письмо из 1893 года :) | Maksimo - Дневник Maksimo | Лента друзей Maksimo / Полная версия Добавить в друзья Страницы: раньше»