• Авторизация


La virbovo kaj la luno 29-11-2007 14:14 к комментариям - к полной версии - понравилось!
Слушать этот музыкальный файл

Kantas JoMo, aŭtoras: A. SARMIENTO kaj C. CASTELLANOS. Tradukita de JoMo.
La originala versio estas nomiĝas “El toro y la luna” kaj ĝiaj plej famaj kantantoj estas la grupo Gipsy Kings kaj kantisto Joselito.

La virbovo kaj la luno

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera

Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo

Refreno:
La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej.

Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero,
Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'


La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita

En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras.

Refreno.
вверх^ к полной версии понравилось! в evernote


Вы сейчас не можете прокомментировать это сообщение.

Дневник La virbovo kaj la luno | Esperanto_en_Mondo - Esperanto_en_Mondo | Лента друзей Esperanto_en_Mondo / Полная версия Добавить в друзья Страницы: раньше»