Ĉu vi ŝatas aŭdi la aŭdio-librojn? Mi jes.
Sed antaŭe mi povis aŭdi nur ruslingvajn tekstojn, ĉar mi havis nur rusajn voĉojn. Certe, ekzistas bonaj voĉoj por angla lingvo, sed mi ankoraŭ tre malbone komprenas anglan paroladon.
Mi sciis, ke en Linukso ekzistas la potenca sistemo “Festivalo”, kiu scipovas paroli ankaŭ Esperante. Mi ne povis agordi ĝin, sed mi kredas, ke ĝi povas.
Sed plejmulto da homoj (ankaŭ esperantistoj) uzas Vindozon. Pri Esperanta voĉo por Vindozo mi ne sciis antaŭe.
Sed antaŭnelonge mi instalis la rusan voĉon Olga (de kompanio Loquendo). Imagu, kiom mi miris, kiam en listo de instalitaj voĉoj mi ekvidis: “Esperanto robotic male voice: Ludoviko”.
Do, Esperanta voĉo estas disvasigata kun rusa voĉo.
Se iu uzas aliajn vocojn de Loquendo (ne-rusajn), diru al mi, ĉu Ludovikon oni aldonas en ĉiuj kompleton aŭ nur en Rusan?
Por ekzemplo, mi aldonas mp3 dosieron kun eta fragmento de la bona libro, kiun laŭdlegas Ludoviko. Jes, la voĉo estas ne ideala, sed tute komprenebla. Kaj tio estas sola Esperanta voĉo, kiun mi vidis.
Вопрос к тем, кто использует голосовой движок от компании Loquendo, отличный от русской Ольги (английский или любой другой). Входит ли в комплект поставки голос Ludoviko? Или он есть только в русском комплекте?
В приложенном файле – образец звучания голоса Ludoviko при чтении текста.