Prova KER-ekzameno
06-09-2012 10:44
к комментариям - к полной версии
- понравилось!
Tiun ĉi verkaĵon mi skribis por mia prova KER-ekzameno. Ja estas freneza, amuza kaj ridiga rakonto. Mi mem ridis skribante kaj pensis "Ho kiun frenezaĵon mi skribas?!" Sed fakte mi malŝatas temojn en KER-ekzamenoj, mi ne scias kiel verki "normalan" rakonton, se oni petas skribi ion tian. "Skribu pri naskiĝtago de via filo, kiujn vi invitis al la FESTO, kion li petis, kaj kion li ricevis, ktp"
Saluton! Ho, kara amikino, mi denove malĝojiĝas pro mia filo. Hieraŭ li havis naskiĝtagon, kaj ĉu vi povas imagi, kion li petis? Viandon! Ho mia bedaŭro! Ni multege diskutaĉis, kaj fine mi konsentis inviti liajn geamikojn al nia eta domo en frosto, mi ja volas ke li estu feliĉa. Por li almenaŭ estu kontenta ne manĝante viandon ni decidis aĉeti "Doshirak". Sed oni reklamas ke ĝi inkludas viandon kaj tiam mi aĉetis malpli multekostan "Aleksandr kaj Sofja". Do, li kaj liaj geamikoj longe amuziĝis kaj aŭskultis aĉan muzikon. Ho, kara, kion fari kun mia stultetulo? Ĉu vi memoras kiel gaje ni festis dum infaneco naskiĝtagojn kun gitarludo kaj sen viando? Mi esperas ke via filo ne freneziĝas, ĉion bonan al via familio.
вверх^
к полной версии
понравилось!
в evernote